Nikolao Gudskov

            ADIAŬA SONETO DE CUREN'

Sur la animon velkfolie falas
angora tristo de la mortdestin'.
De l' vivo vera venis jam la fin',
nur la ĉielo supre flave palas.

La sorto ĉiam pli amare galas
sen kara apudec' de la virin'.
Ne plu vekiĝos mi ĉe ŝia sin'.
Ekzil' neatendita ja fatalas.

Al la direkt', bezona por anim',
la movo de la ŝipo ĝuste malas.
Nur ondoj sub la vento brile ŝtalas.

Ne interesas venton hominklin':
ĉu larme mar', aŭ mare larmoj salas -
por la ĉielo pala tutegalas.

 

 

En la romano de la fratoj Strugackij "Malfacilas esti dio" poeto Curen, ekzilata el Arkanaro, sur bordo de la ŝipo legas sian adiaŭan soneto… De ĝi ni scias nur la unuan linion… Verki tiun soneton fariĝis literature ludo de rusaj poetoj. Ĉar ekzistas esperantigita versio de la romano, poetoj-esperantistoj, kaj eĉ simplaj poeziantoj, ankaŭ komencis verki tiujn “adiaŭajn sonetojn”. Ekzistas versioj de Valentin Melnikov, Tatjana Lugovskaja, Grigorij Arosev, Abdurahman Junusov… Jen ankaŭ varianto de Nikolao Gudskov.

 

Hosted by uCoz