Saluton en mia persona paĝo!

Prezidanto de Rusia Esperantista Unio
Nikolao Gudskov

 

Ĉefaj verkoj:

Malneŭtrale pri la neŭtrala (esperantismaj eseoj). 1997

Moskvaro (kompilo kaj postparolo por poemaro de kvar moskvaj originalaj poetoj-esperantistoj). 1998

Malgranda gvidlibro pri Moskvo (kunaŭtore kun Natalia Aroloviĉ). 2000

Факты и краткие сведения о международном языке Эсперанто. 2000, 2001

Учебный словарь начинающего эсперантиста. 2001

Epitomo de esperantologio. 2002 (enhavo)

Poeziaj provoj, tradukoj kaj eksperimentoj

BIOGRAFIO GENERALA

 

Naskiĝis 12.11.1953 en Moskvo, kie loĝas fakte la tutan vivon. Laŭ la klero - biologo, finis en 1975 Moskvan ŝtatan pedagogian universitaton. Laboris kiel instruisto de biologio en mezlernejo, Moskva urba Palaco de pioniroj kaj lernejanoj; estis dum 13 jaroj scienca laboranto en Instituto de fiziologio de plantoj de la Akademio de la sciencoj de USSR. En 1980-84 koresponde studis en aspiranturo de Instituto de historio de la natursciencoj kaj teknikoj de la Akademio de la sciencoj de USSR, kaj en 1985 defendis tie disretacion kaj ricevis sciencan gradon de kandidato de biologiaj sciencoj.

En 1989 fariĝis profesia instruisto de Esperanto en fondita de li kaj liaj amikoj speciala kooperativo «Kopso». Komence de 1990-aj jaroj laboris en diversaj redakcioj, i.a. en 1993-94 - en redakcio de «Eventoj» en Budapeŝto. Fine de 1995 eklaboris en sociaj organizaĵoj, defendantajn homajn rajtojn - komence en Fondaĵo «Glasnostj», nun - en Rusia movado «Por homaj rajtoj».

 

BIOGRAFIO VERDA

 

Esperantisto ekde 1982, kiam konatiĝis kun la lingvo dank' al kurso de B.Kolker en scienc-populara revuo «Kemio kaj vivo», sed aktive ekokupiĝis pri la lingvo kaj movado en 1985, post ricevo de la scienca grado. En 1989 estis elektita en la Estraron de restarigita tiumomente SEU, kaj samtempe forlasis sciencan laboron por profesie labori por Esperanto, kion pli-malpli sukcese faris ĝis 1994.

Plurfoje estis elektita en la konsiston de la Estraro de REU, en 1994-95 estis ties prezidanto.

En 1997 fariĝis prezidanto de la Ĉefa atesta kaj lingva komisiono de REU.

Inter la ĉefaj atingoj en la esperantista agado de Nikolao Gudskov estas organizo en la jaro 2000 de SAT-kongreso en Moskvo.

La ĉefaj aliaj aktivecoj: peranto de SAT en Rusio, moskva delegito de UEA. Gvidas Moskvan Esperanto-klubon "Lev Tolstoj". En 1997 fariĝis unu el iniciintoj kaj prezidanto de plenumkomitato de PREM (Popola Rusia Esperanto-Movado) - ruslingvia LEA, kunlaboranta kun SAT.

En la 19-a Konferenco de REU 14.12.2002 denove estis elektita prezidanto de la organizo.

IOM PRI OPINIOJ

Laŭ siaj politikaj preferoj estas konvinkita maldekstrulo: anarkiisto kaj pacifisto, opinianta, ke ajna perforto por ajnaj politikaj kaj sociaj celoj (krom defendo de sia vivo kaj sano) estas absolute nepermesebla, kaj la ŝtatoj estas la ĉefa fonto de ĉiuj specoj de perforto kaj popola malbonstato en la tuta mondo. Sampempe ne estas fanatikulo pri anarkiismo kaj preferas pragmate subteni tiujn politikajn organizojn, kiuj strebas kaj reale kontribuas al malaltigo de la malbono kajmaljusto en la mondo. Estis membro de la Konfederacio de Anarki-Sindikatistoj, Rusia Verdula Partio, Movado «Novaj Maldekstruloj» - ĝis kiam tiuj organizoj (bedaŭrinde) disfalis.

Esperanton Nikolao Gudskov konsideras kiel nepran kondiĉon por establiĝo en la mondo de justa, paca kaj senekspluatada ordo, kaj la ideon de la lingvo - kiel profunde maldekstran kaj anarkiisman. Guste tial li fariĝis esperantisto kaj uzas ĉiujn manierojn por disvastigi Esperanton, ne gravas, en kadroj de kiu organizo tio okazas.

Kompreneble, el ĉiuj esperantistaj organizoj por li plej gravas SAT, kiel organizo de maldekstruloj, kaj enkadre de ĝi - liberecana frakcio, kie troviĝas plej multe da liaj veraj samideanoj (kvankam ne ĉiam samopinianoj.

Al la ĉefa paĝo

 

Hosted by uCoz